Somerkursaro 2005

Reiru hejmpaĝen

La Somerkursaro en Kolegio Linkolno

                                                      

Ĝuu dek tri tagojn da intensa studado de la la internacia lingvo, Esperanto. Travivu amikajn aktivecojn kaj Esperanto-kulturon plonĝante en la lingvon. Esperanto publikigatis en 1887 por ke mondpaco kaj internacia kompreniĝo iru antaŭen per komunikado. Hodiaŭ oni parolas Esperanton en pli ol 100 landoj en la tuta mondo.

La Somerkursaro okazos en Kolegio Linkolno, 45 Brougham Place, North Adelaide, Sudaŭstralio 5006, Aŭstralio, de la 9-a ĝis la 21-a de januaro 2005

Detalajn informojn bonestu peti al: Sandor Horvath –61-8-8297  6249 sandor.horvath@unisa.edu.au aŭ Katarina Taggart –61-8-8182  3210 cathy.taggart@bigpond.com aŭ Indrani Beharry-Lall  -61-8-8286  4021 indrani_BL@hotmail.com.

La temo de la Somerkursaro estos:
Cent jaroj da Esperanto en Aŭstralio

Programo:

Registrado:

Dimanĉon la 9-an de januaro ekde la 14-a horo.

Dimanĉon vespere: Bonvenigo, klarigoj, amuzoj.

Instratos ses niveloj

Nivelo 1 (Veraj komencantoj)

Nivelo 2 (Progresantoj)

Nivelo 3 (Meznivelanoj)

Nivelo 4 (Ek-spertulo)

Esperanto-forumo, prelegoj, paroladoj, diskutkunsidoj pri la historio kaj kulturo de Esperanto en Aŭstralio kaj la cetera mondo, kiel ankaŭ pri aliaj interesaj temoj.  

Instruado al infanoj

Matena korpa ekzercado antaû la matenmanĝo.

Matenaj klasoj:

Lundo ĝis vendredo (09.00 - 10.30 kaj 11.00 - 12.30)

Posttagmezaj aktivadoj - pli da neformala lernado

Lundo ĝis vendredo (13.30 - 17.30)

Individua helpo pri Esperanto, kantado, ludado, kreema verkado, ekzamenpreparadoj kaj ekskursoj (Ŝtata biblioteko, Centra bazaro, Adelajda kriketludejo, Botanika ĝardeno, Muzeo de enmigrado, Nacia parko Belair, Komunuma ĝardeno en Wynn Vale,  Komunuma dommastrumadejo Seli-Hoo, Marbordoj, Kafejvagado)

Vesperaj aktivadoj (ekde la 19.00-a horo)

Vizitu la "Esperanto-Klubon". Partoprenu en dramo, paroladoj, lumbildprezentadoj, ludoj, dancado, koncertoj, pupteatro, rakontado, drinkejvagado, vizitoj al interesaj lokaj vidindaĵoj, kantado- kaj dramkonkursoj, AEA-kongreso, inkluzive de la ĉiujara Ĝenerala Kunveno.

 

Semajnfinaj aktivadoj:

Tuttaga ekskurso al Rivero Murray, Valo Barossa, Montetoj de Adelajdo, Piedirado en proksima nacia parko. Ĉiukreda Diservo. Centjariĝa pikniko.

La Somerkursaro finiĝos vendredon la 21-an de januaro 2005 per festmanĝado kaj disdonado de premioj kaj atestiloj.

Por kuraĝigi Esperanton en aŭstraliaj lernejoj, stipendioj haveblas al kvalifikitaj instruistoj, kaj instrustudentoj en la fina jaro ene de Aŭstralio. Sukcesaj kandidatoj ricevos instruadon, loĝadon, kaj eblajn flugbiletojn tien kaj reen ene de Aŭstralio por ĉeesti la Somerkursaron de Esperanto en Adelajdo. La kondiĉoj malsamas en la diversaj ŝtatoj. Ankaŭ tiuj, kiuj neniam studis fremdajn lingvojn povos preni parton. Ni kuraĝigas ankaŭ lokajn geinstruistojn. Bonestu peti demandaron pri stipendio ĉe la ŝtataj grupoj.

Ĉi tiuj informoj estas ĝustaj je presado. Por eblaj ŝanĝoj kontrolu niajn retpaĝojn: www.esperanto.org.auhttp://home.iprimus.com.au/esperantobob/ 

 

 Geinstruistoj:

Oliver Mazodze

(el Zimbabvo) Bonega instruisto de Esperanto, laboranta en malfacilaj cirkonstancoj, prelegas pri biologio en Binduro.

Volodimir Hordijenko

(el Ukrajno) Volodimir plenkreskiĝis en Kazaĥujo. Instruas atletikon en Kievo. Esperanton li instruas depost 1983. Li estas feliĉulo la vivon amanta.

Ewa Bondar

(el Polujo) Esperanta mirindulino, kiu senĉese instruas tra la tuta mondo.

Franciska Toubale

Instruistino vigla kaj kreema el Francujo, nuntempe loĝanta en Melburno. Sperta monda esperantistino.

Trevor Steele

Bonega instruisto kaj eksĝeneraldirektoro de Universala Esperanto-Asocio, krom tio li estas bone konata Esperanto-verkisto.

Marcel Leereveld

Spertulo pri la gramatiko de Esperanto. Verkinto de pluraj gvidiloj. Ĉefa ekzamenanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Penny Vos Pym

Konvinkis du lernejojn enkonduki Esperanton kiel fremdan lingvon kaj ŝi ĝuis instrui  ilin. Unu el la motoroj de la Aŭstralia Esperanto-movado.

 Loĝeblecoj kaj manĝaĵoj:

Kolegio Linkolno situas en belaj ĝardenoj, ĉirkaŭata de parkoj. La stacidomo kaj centra distrikto komerca facile atingeblas per publika transporto.

Unupersona ĉambro, kun tolaĵoj, matenmanĝo, tagmezmanĝo kaj vespermanĝo, $ 54.

Por neloĝantoj matenmanĝo $7,50, tagmanĝo $ 8,50 kaj vespermanĝo $ 9,50 aĉeteblos en Kolegio Linkolno. Ni kuraĝigas vin manĝi en la kolegio, ĉar komuna manĝado akompanata de Esperanto-babilado ĝojigas!

Por tiuj el vi, kiuj deziras komune loĝi kaj/aŭ havi malpli kostan loĝeblecon, ni rekomendas "Greenways Apartments", tre proksime al la kolegio. Eblas en ili loĝigi du ĝis ok personojn en unu apartamenton. Por pli da detaloj kontaktu Katarinan Taggart, 6 Hawksbury Court, Salisbury North, S.A. 5108. Telefono -61-8- 8182  3210 cathy.taggart@bigpond.com kiom eble  plej baldaŭ, kaj antaŭ la 1-a de decembro.

Stipendioj:

Studentoj malpli ol 30-jaraĝaj, ne plentempe dungataj, rajtos peti retropagon de la kurskotizo, kondiĉe ke ili kontentige  prenis parton en la kursaro. Haveblas stipendioj ankaŭ al kvalifikitaj instruistoj, kiuj intencas, post la Somerkursaro, instrui Esperanton en siaj lernejoj. Petu detalojn de la Esperanto-Asocio en via ŝtato, kaj kontrolu nian retpaĝon www.esperanto.org.auhttp://home.iprimus.com.au/esperantobob/ 

Aliĝilo:

Uzu presliterojn majusklajn kaj sendu la aliĝilon kune kun via ĉeko al:

AŬSTRALIA ESPERANTO-SOMERKURSARO KAJ KONGRES0 2005, 

Indrani Beharry-Lall, 1/20 Fletcher Street, Woodville North, S.A. 5012, Aŭstralio, telefono 61 (0) 8268 4021. Retadreso: indrani_bl@hotmail.com 

Titolo____________ Familia nomo________________________________________________

Antaŭnomoj __________________________________________________________________

Mi estas nepaganta infano ______________________________________________________

Nomo por la nomŝildeto __________________________________________________________

Adreso ________________________________________________________________________

_______________________________________________ Poŝtkodo _______________________

Telefonnumeroj (tage) ____________________________(vespere) _______________________

Retadreso _____________________________________________________________________

Enmetante la kurskotizon kaj depono(j)n, mi konfirmas mian aliĝon al la 20-a Aŭstralia Somerkursaro.

Plena kurskotizo $190. $230 post la 1-a de novembro 2004. 

Plentempa studento $100. $130 post la 1-a de novembro 2004. (Bonestu sendi kopion de via studenta karto.)

Por preni parton unu tagon $25. $30 post la 1-a de novembro 2004.

Loĝado en Kolegio Linkolno

Dato de via unua nokto _______________ Dato de via lasta nokto ___________________________

entute noktojn ________________________ x $54 ________________________________________

Antaŭpago $54 (por nur unu nokto en Kolegi Linkolno - (ne retropagebla)

Por ke ni garantiu al vi ĉambron en Kolegio Linkolno bonestu pagi vian deponon antaŭ la 17-a de decembro 2004. 

Tuttaga ekskurso sabaton la 15-an de al Montetoj, rivero Murray, Valo Barossa, $25

$30 por Festmanĝaĵo vendredon la 21-an (malinkluzivas trinkaĵojn)

ENTUTE __________________________________________________________________ $

Nuligoj: Ni retenos 10%-ojn el via depono por administrado post la 17-a de decembro.

Mi estas lakta, vegana vegetarano

Mi bezonas senglutenan, senlaktan manĝaĵon

Mi havas la jenan specialan problemon (ekz. prisanan):

_________________________________________________________________________________

Plej verŝajne mi aliĝos al: (Indiku viajn unuan kaj duan preferojn)

Nivelo 1 (Veraj komencantoj)                   Nivelo 2 (Progresanoj)

Nivelo 3 (Meznivelanoj)                            Nivelo 4 (Ek-spertuloj)

Esperanto-forumo                                      Instruado al infanoj

Mi intencas trapasi la BAZAN,                la MEZAN ekzamenojn.

Dato ______________________________ Subskribo ____________________________________

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Reiru supren